Antal Forgács (produktoro)
Aspekto
Antal Forgács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Forgács Antal |
Naskiĝo | en 1881 en Szolnok (Hungario) |
Morto | la 4-an de novembro 1930 en Budakeszi (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro scenaristo filmproduktoro reĝisoro |
Antal Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Antal estis hungara produktoro, reĝisoro, scenaristo. Lia familia nomvarianto estis Forgách [forgAĉ].
Antal Forgács [1] naskiĝis en 1881 en Szolnok, li mortis la 4-an de novembro 1930 en Budakeszi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Forgács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio. Post siaj studoj li estis aktoro, post jaroj teatrestro en Pozsony. En 1906 li provis fondi someran teatron en Budapeŝto, sed tio fiaskis. Ekde 1912 li okupiĝis nur pri filmoj. Li fondis propran filman entreprenon, el tio li fondis pli novan en 1918. Li produktis filmojn inter 1914 kaj 1929, en tiu periodo li ofte estis ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo.
Elektitaj produktitaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Attak (1914, skeĉo)
- Jehova (1918, ankaŭ reĝisoro)
- A cigány (1925, ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
- Mária nővér (1928-1929, ankaŭ reĝisoro)
Elektitaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Ha majd béke lesz (1916, skeĉo, ankaŭ produktoro, reĝisoro kaj aktoro)
- Az ördög mátkája (1926, ankaŭ produktoro kaj reĝisoro)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio